Voici un texte communique par les 2 esperantistes que j ai malheureusement loupes a Novi Sad. ilsse sont bien presentes devant l immeuble mais devant les impressionnants travaux, ont pensé que l'adresse n'etait pas bonne: Ils m'avaient prepare ce texte, au moins, ce ne sera pas pour rien
Novi Sad
Politika, ekonomia kaj kultura centro de la Aŭtonoma Provinco Vojvodino, kadre de la Respubliko Serbio, kun ĉ. 300.000 loĝantoj
(inkluzive la urboĉirkaŭaĵojn), Novi Sad estas unu el la plej grandaj
urboj de Serbio. Situanta apud Danubo, la urbo havas grandan havenon, kaj tra ĝi kondukas la fervojo kaj aŭtoŝoseo, kiuj ligas la nordan kaj mezajn partojn de Eŭropo kun Blakana duoninsulo kaj Proksima oriento (Vieno-Budapeŝto-Beogrado-Instambulo aŭ -Saloniko).
Sur la administra teritorio de Novi Sad vivas serboj (plejnombre), hungaroj, kroatoj, slovakoj, montenegranoj, rutenoj, roŭmoj (ciganoj) k.a.
La informado de loĝantoj realiĝadas, en la lingvoj de Vojvodino,
per gazetoj, televid-elsendoj k.s.
La nuna urbo ekestis en la jaro 1694. Kiam ĝi fariĝis libera urbo kontraŭ pago de 96.000 florenoj, en 1748, en Novi Sad komencis intense disvolviĝadi la ekonomia, politika kaj kultura vivoj. Kuntempe fondiĝis gravaj instzitucioj.
La kulturkleriga institucio “Matica srpska”, fondita en 1826 en Budapeŝto, translokiĝis al Novi Sad en 1864 kun sia granda biblioteko nombranta ĉ. 300.000 bibliotekaĵojn.
La Serba popolteatro estis fondita en 1861 kiel la unua jugoslava profesia teatro. En 1981 ĝi ricevis novan, majestan kontruaĵon en la urbo-
centro. Funkcias ankaŭ, en aparta konstruaĵo, la hungarlingva teatro
(Újvidéki Színház - Novisada teatro).
La Galerio de ''Matica srpska'' disponas pri pli ol 3.000 ekspoziciaĵoj; aparte menciinda estas la kolekto de Vojvodina pentroarto depost la 17-a jarcento.
La Memorkolekto de Pavle Beljanski, malfermita en 1961 en la bela
celtrafa konstruaĵo, prezentas rimarkindan trezoron de jugoslava pentroarto el la unua duono de la XX-a jarcento. Ĝi entenas preskau 200
ekspociajojn de 36 tre konataj aŭtoroj.
La Memorkolekto de Rajko Mamuzić etis malfermita, en aparta konstruaĵo, en 1974. Ĝi entenas valoran kolekton de pli ol 400 ekpoziciaĵoj de 35 jugoslavaj aŭtoroj.
La unua serba gimnazio estis inaŭgurita en 1810 kaj la hungara en 1873. Post la Dua mondmilito estis fonditaj en Novi Sad superaj kaj altaj lernejoj kaj la plurfakultata universitato.
La Vojvodina muzeo, la Urba muzeo de Novi Sad, la Muzeo de la poeto Jovan Jovanović Zmaj en Sremska Kamenica kaj la Urba muzeo en Sremski Karlovci reprezentas kulturhistoriajn trezorojn de la Vojvodina loĝantaro.
La Internacia Agrikultura Foiro (Novisada Foiro) ekfunkciis en
1930 kaj nuntempe estas unu el la plej grandaj ĉi-specaj manifestacioj mondnivele.
En Novi Sad troviĝas ankoraŭ pluraj tre valoraj kaj interesaj kultur-historiaj monumentoj:
La FORTIKAĴO PETROVARADIN, finkonstruita en la dua duono de la
18-a jarcento, prezentas eksteroridinaran objektegon de militistila arkitekturo, laŭ la sistemo de Vobano. Sur la supra parto troviĝas la ekskazernoj, kanonejo kaj horloĝturo. Tie situas la superhotelo ’’Varadin’’,
kaj kelkaj gravaj institucioj. En la suba parto estas la suburbo kun loĝdomoj en la arkitektura stilo de la 18-a kaj la 19-a jarcentoj.
Longaj kaj fortikaj muregoj, inter kiuj tranĉeoj kun leveblaj pontoj, pordegoj kaj la tuta sistemo de subteraj koridoroj kaj ŝaktoj, longaj 16 km
nun parte videblaj), donas al la fortikaĵo Petrovaradin specifan fizionomion kaj majestan aspekton. Tial ĝi estas kromnomita ''Ĝibraltaro de Danubo''.
La Uspenska preĝejo estis konstruita inter 1731 kaj 1736 kun valora ikonaro kaj karakterizaj lignogravuraĵoj.
La Almaška preĝejo kun la klasika barokstila portalo, estis konstruita inter 1797 kaj 1808. La lignogravuraĵojn faris Aksentije Marković kaj la ikonaron Arsenije Teodorović.
La Nikolajevska preĝejo estis konstruita dum la jaroj 1863-1864. En ĝi troviĝas la ikonaro de la famekonata pentristo Pavle Simić.
La Katolika katedralo estis konstruita en 1895 en la novgotika stilo laŭ projekto de la arkitekto Geogo Molnar.
En la ĉirkaŭaĵo de Novi Sad situas vizitindaj lokoj kun historiaj monumentoj:
Survoje de Beogrado al Novi Sad, proksime de Danubo, troviĝas la pitoreska loko Sremski Karlovci. Dum la 18-a kaj la 19-a jarcentoj ĝi estis centro de la kultura kaj politika vivoj de la serboj.
En Sremski Karlovci (Karlovitz) estis subskribita la packontrakto de 1699 inter Aŭstrio, Pollando, Venecio kaj Turkio.
Survoje al la montaro Fruška Gora, je 4 km de Sremski Karlovci,
troviĝas la alloga ekskursloko – la monto Straĵilovo, kie troviĝas la tombo de la elstara lirika poeto Branko Radiĉević.
Vid-al-dide al Novi Sad, trans Danubo, situas la ĉarma loko Sremska Kamenica. Ekirante al la deklivoj de la montaro Fruŝka Gora, ni renkontas la domon en kiu vivis kaj mortis la granda infanpoeto Jovan Jovanović Zmaj, kaj nun estas la muzeo dediĉita al li.
En la montaro Fruška Gora, krom allogaj ekskurs- kaj ripoz-lokoj por diversaj sportoj kaj ĉasado, troviĝas ankaŭ vidindaj kulturaj kaj historiaj monumentoj.
En Fruška Gora estas 15-o da monakejoj, inter kiuj Hopovo, Kruŝedol, Grgeteg, Velika Remeta.
En la arbaro de Fruška Gora oni povas ĉasi leporojn, vulpojn, kapriolojn, mustelojn, cervojn, aprojn k. s., kaj inter birdoj fazanojn,
skolopojn, perdrikojn, aglojn kaj anasojn, kaj inter fiŝoj silurojn, karpojn
k. s.
Internacia lingvo Esperanto aperis en Vojvodino (urbo Vrŝac) en 1903 kaj de tiam disvastiĝadis, pli-malpli, en pluraj lokoj. Konsiderinda nombro de libroj (pri aŭ en Esperanto) aperis dum tiu ĉi longa periodo.
Esperanto-Instituto de SEL Boris’a Milic’evic’
Sekcio en Novi Sad
Posćtfako 175
21101 Novi Sad
S e r b i o
Retadreso: esp@eunet.rs
Inscription à :
Publier les commentaires (Atom)
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire